Michael Schumacher restas en kritika stato

Anonim

La sanstato de iama F1-ŝoforo Michael Schumacher restas kritika. En deklaro publikigita je la 10-a horo, kuracistoj de la Grenobla hospitalo diris, ke ili ne povas komenti la estontecon.

Michael Schumacher suferspertis severajn kaj difuzajn cerbolezon kiel rezulto de severa kaptraŭmato kaj havas "nedifinitan prognozon". La ekspiloto daŭre batalas por sia vivo post skiakcidento en la skiejo Méribel en la franca Alpoj la 29an de decembro.

Michael Schumacher estis transportita al hospitalo en Moûtiers 10 minutojn post la akcidento, kie, pro la graveco de la vundoj, oni prenis la decidon translokigi lin al hospitalo en Grenoblo. En deklaro, la hospitalo en Grenoblo diris, ke Michael Schumacher alvenis en komato kaj en kritika stato. Post farado de testoj kiuj konfirmis "tre gravajn vundojn", Michael Schumacher spertis neŭrokirurgian operacion.

Michael Schumacher, sepfoja ĉampiono de Formulo 1, havas konatan pasion por skiado. La eksa ŝoforo posedas domon en la skiejo Méribel, la loko de la akcidento.

La komencaj novaĵoj, fontitaj en Jornal de Notícias kaj kiu anoncis duan operacion, estis ŝanĝitaj.

Legu pli